Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en “Lazuro”, la plej eleganta kvartalo de la konata mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo anoniman minacan leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano “Serenaj matenoj” de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston. La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov? “Amo kaj malamo” estas alloga legaĵo por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.
Details
- Publication Date
- Mar 28, 2019
- Language
- Esperanto
- ISBN
- 9780244167202
- Category
- Fiction
- Copyright
- All Rights Reserved - Standard Copyright License
- Contributors
- By (author): Julian Modest
Specifications
- Format
- EPUB