Clear all

Categories

Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu Roi, kiu estas stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato (“la afero okazas en Pollando, tio estas nenie”, asertas la originala antaŭparolo). La teatraĵo, kiun Alfred Jarry verkis 18 jaraĝe, skandalis. Sed nun la repertuaro de la plej oficiala franca teatro, Comédie Française, enhavas ĝin, kaj en franclingvaj vortaroj troviĝas la adjektivo “ubuesque”. Ĝi pli malpli signifas: groteske despotema, aŭ tirane absurda. Ĉu indas krei novajn adjektivojn en Esperanto: ubua, ubuema, ubueska? Vi decidos post legado.

Details

Publication Date
Jun 25, 2023
Language
Esperanto
Category
Fiction
Copyright
All Rights Reserved - Standard Copyright License
Contributors
By (author): Alfred Jarry, Translated by: Thierry Tailhades, Translated by: Thomas Larger

Specifications

Format
EPUB

Ratings & Reviews