Per la letera formo bone kaj detale priskribitaj la profundaj sentoj de du gejunuloj. La legantoj ne nur ĝuas la etoson de la libro, sed ili travivas la sincerajn amsentojn de Bunsun kaj Sung. La rakonto estas verkita bele, bilde en flua Esperanta stilo. / Julian Modest
Mi forte rekomendas. Prenu ĉi tiun libron, legu ĝin, pripensu ĝin. Ĝi valoras vian tempon. Mi esperas, ke ankaŭ vi ĝuos ĉi tiun bonegan legaĵon. / Paulo Sérgio Viana, Jutuba filmeto, 2022-04-03
La vivo evoluas ja diversmaniere, sed ĉiam restas kiel protagonisto, malgraŭ la paso de preskaŭ tridek jaroj (la fina epizodo datas je septembro 2003) la amo, pri kiu la aŭtoro lastapaĝe petas, ke ankaŭ vi, leganto, kunpartoprenu ĝin kun li; tenu apude poŝtukon, la okuloj riskas malsekiĝi. / Carlo Minnaja, Recenzo en Literatura Foiro, N-ro 318, Aŭgusto 2022
Se al vi bonŝancis renkonti vian Amon – gardu kaj defendu ĝin, ne cedu. Kaj agu! Ne sufiĉas nur vivi kaj vivi –aktivi necesas! - kiel admonis nia granda tragika poeto. Certe se tio estas vera amo – kio en junaĝo eble ne evidentas. (Nun oni ofte nomas “amo” fakte nuran seksdeziron – la vorto senvaloriĝas...) Sed Vera Amo estas valoro egale kara al la Vivo mem... Amo, movanto de la sun’ kaj steloj.../ Valentin Melnikov, Recenzo en Beletra Almanako, N-ro 44, Junio 2022
Details
- Publication Date
- Apr 9, 2023
- Language
- Esperanto
- ISBN
- 9781312694156
- Category
- Fiction
- Copyright
- All Rights Reserved - Standard Copyright License
- Contributors
- By (author): Cho Sung Ho
Specifications
- Pages
- 106
- Binding Type
- Paperback Perfect Bound
- Interior Color
- Black & White
- Dimensions
- A5 (5.83 x 8.27 in / 148 x 210 mm)