Estrado-Sutro de Darmo-Trezoro de la Sesa Patriarko Huineng 六祖大师法宝坛经

Estrado-Sutro de Darmo-Trezoro de la Sesa Patriarko Huineng 六祖大师法宝坛经

ByHUI NengWANG Chongfang

Usually printed in 3 - 5 business days
La ĉina budhismo atingis la kulminon de sia prospero dum la dinastio Tang. La skolo de djano aŭ la ĉina zeno estas la plej disvastigita kaj plej influa skolo en budhismo. Ĝia efektiva fondinto estis Huineng (638—713). Li estis honore konsiderata kiel la Sesa Patriarko en Ĉinio. Liaj predikoj kaj vivhistorio estis registritaj de lia disĉiplo Fahai kaj poste formiĝis en la libron Estrado-Sutro de Darmo-Trezoro de Huineng. Ĝi estis la sola verko, kiu portas la nomon de “sutro” en la ĉina budhisma historio escepte de la predikoj de la Sinjoro Budho Ŝakjamunio. Tiu ĉi Estrado-Sutro de Huineng estas senlime valorega kiel por la Zenisma Skolo kaj, ĝenerale, por budhismo, tiel ankaŭ por la ĉina kulturo kaj por la homoj, kiuj estas vivintaj kaj vivantaj. Kune kun la konfuceismaj Kvar Libroj (t.e. La Granda Lernado, La Doktrino de la Ĝusta Mezo, La Analektoj de Konfuceo kaj La Libro de Mengzi) kaj la taŭismaj klasikaĵoj Laŭzio kaj Zhuangzio, ĝi brile lumigas la ĉinan kulturan historion. Tiuj ĉi klasikaĵoj donis grandan revelacion al la perfektiĝo kaj libera ekzistado de la ĉina popolo.

Details

Publication Date
Nov 21, 2023
Language
Esperanto
ISBN
9782369603269
Category
Religion & Spirituality
Copyright
All Rights Reserved - Standard Copyright License
Contributors
By (author): HUI Neng, Translated by: WANG Chongfang

Specifications

Pages
195
Binding Type
Paperback Perfect Bound
Interior Color
Black & White
Dimensions
US Trade (6 x 9 in / 152 x 229 mm)

Ratings & Reviews