
La poemaro malfermiĝas per serio da versaĵoj dediĉitaj al sia virino kaj al la jam nun longa irado kiun ili faris kune, ne sen la emocio de melancolio kiu eble tie originas kaj tie devos konkludiĝi.
Poste la temo plilarĝiĝas sed restante fidela al tiu cirklo de amsentoj kiujn la versoj ankoraŭ redonas. Kaj la verso larĝiĝas al la familia kadro, ĉefe la patro, per neta sed pasia memoro kiel neforigebla signo kiun la filo registras kun bedaŭro kiun verŝajne nur la verso povas, parte, konsoli.
Estas tiuj ligiloj tiel netaj kaj profundaj kiuj donas al la poezio de Napolitano tonon de humana simpatio, sed estas la natura rilato al la poeziaj vizitadoj - precipe Leopardo - kiu donas al liaj paĝoj, krom la animan movon, nobelan akcenton, lian malfacilan amon por la poezio kiel problemo de rilato kun si mem: “Sed ĉu oni povas skribi malfermitan leteron al si mem?” - sin demandas en iu el la mallongaj prozaj intermezoj - jes, respondas ni, kaj estas ĝuste tiu poemaro kiu pravigas nin.
Details
- Publication Date
- Nov 29, 2006
- Language
- Esperanto
- Category
- Poetry
- Copyright
- All Rights Reserved - Standard Copyright License
- Contributors
- By (author): Jozefo Napolitano
Specifications
- Pages
- 152
- Binding
- Paperback
- Interior Color
- Black & White
- Dimensions
- Royal (6.14 x 9.21 in / 156 x 234 mm)