Clear all

Categories

Yijing aŭ Libro de Ŝanĝiĝoj

Yijing aŭ Libro de Ŝanĝiĝoj

(La 1-a de la 5 klasikaĵoj)

ByNekonata aŭtoro

Usually printed in 3 - 5 business days
Ĝi estas tre grava libro inter la ĉinaj antikvaj klasikaĵoj, konsiderata kiel la “n-ro 1 de la Kvin Klasikaĵoj”, “la origina fonto de la ĉinaj kulturo kaj filozofio”. En la ĉina lingvo, “yi” signifas ŝanĝiĝon; “jing” signifas klasikan libron, tial “Yijing” povas esti esperantigita kiel Libro de Ŝanĝiĝoj. Ĝi estas rimarkinde stranga libro, konsistanta el simboloj kaj ĉinaj ideografiaĵoj. La simboloj estis kreitaj antaŭ 6000 jaroj. Tiu­tempe, la ĉinaj ideografiaĵoj ankoraŭ ne aperis, kaj la praĉinoj uzis tiujn ĉi simbolojn por divenado. Post kiam la ĉinaj ideografiaĵoj estiĝis, aperis ia libroforma Yijing, konsistanta el simboloj kaj ideografiaĵoj. Ĉar ĝi aperis plej frue en la dinastio Zhou (ĉ. 11-a jarcento—256 a.K.), tiu libro estis alinomata ankaŭ “Zhou-Yi” (周易). Yijing estas libro ne nur por divenado, sed ankaŭ kiel gvidilo de la homa vivo. Ĝi estas granda trezorejo de saĝo, kiu konservas valorajn spertojn kaj instruojn en la vivo de la praĉinoj. Ĝi diras al ni, ke ni devas sekvi la leĝon de la naturo; ni devas obei ankaŭ la leĝon de la homa socio. Traktante aŭ farante aferojn, ni devas procedi laŭ la aktualaj kondiĉoj, alie ni faros erarojn. Ĝi diras al ni, kion ni devas fari kaj kion ni ne devas fari, kaj ankaŭ kiel akiri al ni fortunon kaj kiel eviti misfortunon. Ĝi estas konsiderata ankaŭ kiel unua apero de dialektika pensado.

Details

Publication Date
Nov 22, 2023
Language
Esperanto
ISBN
9782369603221
Category
Religion & Spirituality
Copyright
All Rights Reserved - Standard Copyright License
Contributors
By (author): Nekonata aŭtoro

Specifications

Pages
347
Binding Type
Paperback Perfect Bound
Interior Color
Black & White
Dimensions
US Trade (6 x 9 in / 152 x 229 mm)

Ratings & Reviews