Fabeloj de la verda pigo de Louis Beaucaire estas vera klasikaĵo en Esperantujo, kiu daŭre distras legantojn.
Originale verkita en Esperanto, tiu ĉi libro, malgraŭ sia titolo, ne celas infanojn. Louis Beaucaire, uzante “verdan”, foje absurdan humuron, prezentas 12 fantaziajn tekstojn kun vivaj dialogoj, kiuj aludas diversajn epizodojn de la historio de nia movado: la familio Zamenhof, la Fundamento, la Akademio, Universalaj Kongresoj kaj tiel plu.
La multnombraj desegnaĵoj de Stano Markoviĉ, ofte amuzaj, agrable pliriĉigas la legadon.
Jen verko ne nur leginda, sed ankaŭ uzebla kiel instruilo (por komencintoj), kiun ĉiu lernanto relegos kun plezuro.
Details
- Publication Date
- Dec 25, 2025
- Language
- Esperanto
- ISBN
- 9781291899580
- Category
- Fiction
- Copyright
- All Rights Reserved - Standard Copyright License
- Contributors
- By (author): Louis Beaucaire
Specifications
- Pages
- 113
- Binding Type
- Paperback Perfect Bound
- Interior Color
- Black & White
- Dimensions
- A5 (5.83 x 8.27 in / 148 x 210 mm)